Poligrafo kiel neologisma termino, kaj populare Mensogodetektilo, estas aparato kaj proceduro kiu teorie mezuras kaj registras kelkajn fiziologiajn indikilojn kiel sangopremo, pulso, spirado kaj haŭta konduktiveco kiam al persono oni demandas kaj tiu respondas serion da demandoj.[1] La kredo sub la uzado de la Mensogodetektilo estas ke mensogaj respondoj produktas fiziologiajn respondojn kiuj povas esti diferencigitaj el tiuj asociaj kun nemensogaj respondoj. Estas, tamen, ne specifaj fiziologiaj reagoj asociaj kun mensogo, kio malfacilas identigi faktorojn kiuj apartigas mensogantojn el verdirantoj. Poligrafistoj preferas ĉiuokaze uzi sian propran individuan taksometodon, male al komputikaj teknikoj, ĉar ili povas pli facile defendi siajn proprajn pritaksojn.[2]
En kelkaj landoj, poligrafoj estas uzataj kiel ilo por pridemandado al krimaj suspektatoj aŭ kandidatoj por gravaj publikaj aŭ privataj postenoj. La Usona juro kaj federaciregistaraj agentejoj kiaj la FBI, NSA[3] kaj la CIA kaj multaj policdepartementoj kiaj tiuj de Los-Anĝeleso kaj de Virginio uzas poligrafan ekzamenojn por pridemandi suspektatojn kaj klasigi novajn dungatojn. Ene de la Usona federacia registaro, poligrafa ekzameno estas referencata ankaŭ kiel psikofiziologia detektilo de mensogo.[4] La averaĝa kosto por administri la mensogdetektilan ekzamenon en Usono estas de pli ol 700 dolaroj kaj estas parto de ekonomia sektoro de 2 mil milionoj da dolaroj.[5]
Tamen, la pritaksado de la mensogodetektilo fare de sciencaj kaj registaraj instancoj ĝenerale sugestas, ke mensogodetektiloj estas neakurataj, povas esti trompitaj per kontraŭagado, kaj estas neperfekta aŭ nevalida rimedo trovi la tutan veron.[6][7][8] Spite postulojn de 90% da valideco fare de defendantoj de la mensogodetektilo, la National Research Council ne trovis pruvaron de efektiveco.[7][9] La Usona Asocio pri Psikologio asertas, ke "Plej psikologoj konsentas, ke estas malmulta pruvaro ke mensogodetektilaj testoj povas akurate detekti mensogojn."[10]
La kontroldemandara testo, konata ankaŭ kiel testo de probabla mensogo, estis disvolvigita por superi aŭ minimumigi la problemojn de la testo-metodo grava-malgrava. Kvankam la gravaj demandoj en la testo de probabla mensogo estas uzataj por atingi reagon el mensoginto, la fiziologiaj reagoj kiuj "distingas" mensogintojn povas okazi ankaŭ ĉe senkulpaj individuoj kiuj timas falsan detekton aŭ sentas pasie, ke ili ne faris la krimon. Tiele, kvankam fiziologia reago povas okazi, la tialo malantaŭ tiu reago povas esti diferenca. Plua ekzamenado de la testo de probabla mensogo indikis, ke ĝi estas partie kontraŭ senkulpaj personoj. Tiuj kiuj malkapablas pensi pri mensogo rilata al la grava demando aŭtomate falos en la testo.[2]
Poligrafistoj estas rajtigitaj aŭ regulitaj en kelkaj jurisdikcioj.[11] La Usona Poligraf-Asocio eldonas normigojn por trejnkursoj de poligrafistoj, kvankam ĝi ne atestigas individuajn ekzamenistojn.[12]
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search